Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Nova Esperanto-instruilaro: "Esperanto por Lernejaj Klasoj"
2011-09-20

    Al la Esperanto-instruistoj tutmondaj la organizanto de la retejo www.lernejajklasoj.net prezentas kaj proponas novan instruilaron: Esperanto por Lernejaj Klasoj.

 

    Per plursensaj instrumaterialoj, oni celas samniveligi la instruadon de Esperanto kun tiu de la plej konataj lingvoj, kiu jam dekomence uzas kompetente kaj profesie la cellingvon, per soci-funkcia metodaro, anstataŭ struktura, gramatika.

 

    La propono de la organizanto provas plenumi la rekomendon de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) kaj Internacia Esperanto-Instituto (IEI) pri instruado de Esperanto per cellingvaj lerniloj, tutmonda tendenco.

 

    La lernopakaĵo agordiĝas ankaŭ kun la rekomendo de Konsilio de Eŭropo en sia Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) por lingvolernado, instruado kaj pritaksado, kiu celas unuecigi la mezuradon de lingvokapablo de lernantoj kaj kandidatoj al atestiloj pri fremda lingvo.

 

    Dek jarojn kovita en la klas-ĉambroj, ĝia laboratorio kaj celo, ĝia rezulto estis paroliga, ludiga, grupa, cellingva, negramatikeca metodo, rikolto de longa vojirado de Profesoro Josias Barboza je la instruado de lingvoj en Brazilo kaj en Ĉinujo.

 

    La kompleto Esperanto por Lernejaj Klasoj konsistas el du bunte ilustritaj porlernantaj libroj, ĉiu kun ekzercaro kaj son-KD. Krome, la instruisto havas gvidlibron kaj helpan tekon, kun preseblaj murbildoj kaj murfrazaro, flankaj tekstoj kaj ekzercaroj.

 

    La porlernanta son-KD enhavas la ĉefajn enkondukajn tekstojn de la lecionoj, kiuj estas rol-ludataj de esperantistaj “aktoroj”. Tiu rimedo etosigas la lecionojn per entuziasmiga vigleco, kiu motivigas la lernantojn al difinitiva akiro de Esperanto.

 

    La gvidlibro de la instruisto havas en ĉiuj paĝoj flankan kaj suban marĝenojn, kun notoj kaj sugestoj pri plej efika maniero enkonduki aŭ gvidi tiun aŭ sekvontan instruunuon aŭ paroligilojn. Tiuj notoj kaj sugestoj multe faciligas al la instruisto prepari siajn lecionojn kaj ŝparigas al ŝi/li tempon kaj energion. Fakte, laŭ tiu ĉi soci-funkcia metodo la instruisto ne "instruas", sed "reĝisoras" la grupan lernadon.

 

    La helpa teko senpage preneblas kaj povas esti libere modifita de la instruisto laŭ ŝiaj/liaj bezonoj.

 

    Bone ĝuu vian novan instrulibron!

 

(el http://www.lernejajklasoj.net/index.php)

Redaktoro: Li Jianhua

 
La kreinto de la instrukompleto pensis ne nur pri laboro, sed ankaŭ pri distraj paŭzetoj kaj bona etoso en kurso, tial en sondiskoj estas melodioj por kantetoj kiujn lernantoj povas kanti, eĉ se ili ne tuj centprocente komprenas la vortojn.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng