Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Zamenhoffesto en Hago
2011-09-20

    La 10-an de decembro 2011 IEI organizis jam tradician Zamenhoftagon. Ni prezentos varian programon.

 

    Ĉefpreleganto estos Heidi Goes el Flandrio kiu rakontos pri ŝia instruado de Esperanto en Indonezio.

 

    Ŝi instigis la lernadon dum pluraj vizitoj kaj eĉ tiel, ke du lernantinoj entreprenis vojaĝon al Eŭropo ĉi-someron por partopreni en pluraj Esperanto-renkontiĝoj:

 

    i.a. en la Universala Kongreso kaj KELI-kongreso.

 

    Programo:

 

    10:00-10:30 akcepto kun kafo/teo kaj kukoj

 

    10:30-11:45 prezentado de Heidi Goes: "Mia instruado de Esperanto en Indonezio"

 

    12:00-14:00 lunĉo en restoracio je promen-distanco de 15 minutoj

 

    14:00-16:30 varia programo: kvizo, muziko, ...

 

    16:30-17:00 lasta interbabilado kun kafo/teo, kukoj

 

    Aliĝkostoj: € 24,00 inkluzive la lunĉo; pagenda antaŭ la 5a de decembro je konto 162626 (ING-banko) de Internationaal Esperanto-Instituut , IEI, Den Haag, Nederlando. (IBAN NL52INGB0000162626 BIC INGBNL2A).

 

    Menciu "Zamenhoftago" kaj eventuale "vegetarano".

 

    Informoj: Ed Borsboom, tel. +31(0)302202673.

 

    La Instituto estas atingebla per tramo 9 de la Centra Stacidomo en la direkto de Scheveningen, 5a haltejo: Riouwstraat.

 

(el http://www.iei.nl/ieieo22.htm)

Redaktoro: Li Jianhua

 
La kreinto de la instrukompleto pensis ne nur pri laboro, sed ankaŭ pri distraj paŭzetoj kaj bona etoso en kurso, tial en sondiskoj estas melodioj por kantetoj kiujn lernantoj povas kanti, eĉ se ili ne tuj centprocente komprenas la vortojn.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng