2011-09-20
 En la ekspozicio de la Naciminoritata Muzeo de Objektoj por Financoj kaj Kontado |
La 18-a de septembro la Yunnan-a Naciminoritata Muzeo de Objektoj por Financoj kaj Kontado oficiale malfermiĝis al la publiko en Kunming, ĉefurbo de Yunnan-provinco.
La ekspozicio havas areon de pli ol 600 kvadrataj metroj. La eksponaĵoj enhavas pli ol 2 800 objektojn, inkluzive de diversaj kalkuliloj, kvitancoj, oficialaj sigeliloj ktp. kolektitajn de pli ol 10 naciminoritatoj, kiaj Jio, Naŝio, Bajo, Lahuo, Tajo kaj Vao. Ili estas utilaj por kolektado, montrado, esplorado, instruado kaj interŝanĝoj pri kontado.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin
|