Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Dank' al teoria kreiveco KPĈ ĉiam tenas ĝustan direkton en la historio
2011-09-20

de CHEN YEJUN

 

 
Xin Xiangyang, vicdirektoro de la dua esplora sekcio pri Marksismo sub la Ĉina Socia Akademio

 

    La 1-an de julio okazis ceremonio de la Komunista Partio de Ĉinio en la Popola Halo en Pekino por festi la 90-an datrevenon de KPĈ, mi intervujis Xin Xiangyang, esploriston de la Ĉina Soci-scienca Akademio.

 

    En la parolo de Hu Jintao, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de KPĈ li diris: "Utiligo de teorio sekvos la paŝojn de la teoria kreado, tio estas grava sperto de nia partio en fortigo de la memkonstruado." Pri tio Xin Xiangyang opiniis, se per unu frazo resumi la 90-jaran KPĈ-on, li preferis, ke KPĈ estas progresema, kreiva partio, ne nur en praktikado sed ankaŭ en teorioj ĝi ĉiam progresis laŭ la disvolviĝo de la socio kun orientilo de sciencaj teorioj.

 

    En la epokoj revolucia, soci-konstruada, kaj 30-jara reformada kaj pordmalferma (de la jaro 1978) KPĈ bone kaptis la ŝancojn kaj trafe konis la karakterizaĵon de la tempo kaj faris reciprokajn gravajn strategiajn aranĝojn kaj per tio ĝi akiris kreivajn fruktojn.

 

    Xin Xiangyang diris, ke de post la 1990-aj jaroj en la proceso de Markisma ĉinigo KPĈ ĉiam serioze taksas teorian kreadon, kiu multe altigis al ĉinoj nivelojn en observado kaj konado de la mondo. Antaŭ ol Markismo eniris en Ĉinion, al ĉinoj mankis kompleto da teoria sistemo por koni la mondon, siatempe ili malfacile vidis la historion kaj tendenco de la monda evoluo. Tial la procezo de antaŭenpuŝado de ĉinigado de Marksismo de KPĈ efektive estas la paŝoj de teoria kreado por tio, ke per tiu kreado ĉinoj klare vidu sian evoluan direkton, en la mondaj politikaj ordoj antaŭvidu la mondan tendencon.

 

    Xin Xiangyang diris, ke por praktikado kaj disvolvado ne estas limo, por ekkonado de la vereco ne estas limo, kaj por teoria kreado ne estas limo. En ĉinigado de Marksismo profunda, ĝustatempa kaj korekta konado de la ĉina situacio estas historia sperto de KPĈ por gajno de gravaj eventoj kaj grandaj atingoj. En militaj jaroj ĝuste pro klara konado de la ĉina situacio KPĈ difinis siajn taskojn kontraŭ imperiismo kaj feŭdismo, kaj venkis imperiismon, feŭdismon kaj burokratan kapitalismon. La unua stadio de socialismo komenciĝis de plenumo de socialisma reformado en 1956 kaj finiĝos en la meza periodo de la 21-a jarcento, kiam socialisma modernigo realiĝos. Tio klare difinis la historian enhavon de nia lando en tiu ĉi periodo. La konado pri ĝia situacio en la unua stadio de socialismo trapasis ankaŭ la plenumadon de socialisma reformado, komencan periodon de reformado kaj pordmalfermo kaj la nunan tempon de nova jarcento kun novaj trajtoj.

 

    Xin Xiangyang diris, ke KPĈ alte taksas la memkonstruadon kaj tio estas alia historia sperto de ĝia sukceso, kaj ke la plej granda trajto de KPĈ estas praktikado de marksimsaj mondkoncepto kaj metodologio. Iuj partioj en la mondo prenis Marksismon nur kiel dogmon, tamen KPĈ povas praktiki la marksismajn mondkoncepton kaj metodologion por observi la homan socion, kaj la de ĝi difinitaj principoj kaj linioj estas konvenaj al la tendenco de la socio kaj interesoj de popolamaso, tiamaniere tiuj principlineoj povas esti praktikitaj kaj la partio povas realigi sian idealon. En revolucia, konstrua, reforma kaj pordmalferma periodoj dank’al profunda kaj ĝusta kono de la ŝtata situacio KPĈ konstante antaŭenpuŝis la grandan socialisman aferon kun ĉinaj trajtoj.

 

Redaktoroj: Zhao Xi k Chen Ji

 

 

 

 
La kreinto de la instrukompleto pensis ne nur pri laboro, sed ankaŭ pri distraj paŭzetoj kaj bona etoso en kurso, tial en sondiskoj estas melodioj por kantetoj kiujn lernantoj povas kanti, eĉ se ili ne tuj centprocente komprenas la vortojn.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng