Ĉina moderna poezia danc-teatro "Azia Bronzo" debutis en Romo
2011-09-20
La 18-an de septembro debutis en Romo poezia danc-teatro "Azia Bronzo", kiu estas ankaŭ grava parto de la Ĉina Kultura Jaro en Italio.
Qu Yi, la ĉefa reĝisoro de la danc-teatro diris, ke "Azia Bronzo" estis adaptita el 35 poemoj de 19 poetoj, prezentis la kernan enhavon de harmonia kunestiĝo de la homaro kaj naturo. Kaj li deziras, ke pere de la dancoj, muzikoj, vestoj kaj lamplumo li konigi al la spektantoj la estetikon de poemoj.