Inaŭguriĝis Pingyao-a Internacia Fotografia Festivalo 2011
2011-09-20
Afiŝo de la festivalo.
Eksterlandaj vizitantoj en la ekspozicio.
La 19-an de septembro en Pingyao de Shanxi-provinco inaŭguriĝis Internacia Fotografia Festivalo 2011. La festivalo aperis en 2001 kaj jam havas historion de 11 jaroj. La temo de la ĉi-jara festivalo estas " momento kaj eterno". Fotoj eksponitaj estas pri belaj momentoj de la malnova urbo Pingyao, kiu havas historion de pli ol 2000 jaroj.