2011-09-20
 Prezentado de helikopteroj |
La 18-an de septembro, la 4-taga internacia foiro de helikopteroj estis fermita en Tianjin, Ĉinio. En la foiro partoprenis 211 entreprenoj el 19 landoj kaj regionoj, kiaj Usono, Francio, Italio kaj Germanio, kaj inkl. de internacie famaj fabrikantoj de helikopteroj kaj kompanioj tiukampe. Krome okazis ankaŭ fluga prezentado far 60 helikopteroj.
La foiro en Tianjin estas unika faka internacia foiro de helikopteroj en Azio. La dua okazos denove en Tianjin septembre de la jaro 2013.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua
|