Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Pli vasta la Esperanto-Domo en Svislando
2011-09-20

    Hieraŭ finiĝis gravaj transformaj laboroj en la Esperanto-Domo de Kultura Centro Esperantista, zorge de Fondumo pro Esperanto, kiel regio pri domflegado. La laborojn planis sen. Giorgio Silfer kaj fizike realigis s-ano Marek Bamberski.

 

    La domo posedas nun plian gastoĉambron, kvankam strikte rezervitan. La lokalo rezultas el modifoj en la mansarda etaĝo. Tiel kreskas la kapacito de la domo. Al tio devigis la okupo de tuta apartamento fare de nova luanto, por kio necesis ankaŭ refarbado kaj purigado.

 

    La transformoj kaj luigo al nova familio devigis la prezidantinon kaj la revizoron de KCE al translokigo, parte al alia etaĝo en la domo mem, parte al alia apartamento en Ĉaudefono, parte eksterlanden.

 

    La 1-an de oktobro sen. Perla Martinelli festos la finon de sia prezido, per festeno al kiu estas invititaj la kunlaborantoj de KCE.

 

[HeKo 491 5-B, 17 sep 11]

(el Esperanta Civito)

Redaktoro: Niu Xueqin

 
La kreinto de la instrukompleto pensis ne nur pri laboro, sed ankaŭ pri distraj paŭzetoj kaj bona etoso en kurso, tial en sondiskoj estas melodioj por kantetoj kiujn lernantoj povas kanti, eĉ se ili ne tuj centprocente komprenas la vortojn.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng