2011-09-20 Denove plena de travivaĵoj Esperantaj staras malantaŭ ni la somero, ni partoprenis en Kopenhago la 96-an UK-n, en Jászberény IJL-n, la aranĝojn de la Grupo Danubkurbiĝo kaj de la taĉmento ERE, la fakrenkontiĝojn de la fervojistoj kaj de la medicina grupo -- estas malfacile listigi ĉiun aranĝon! Sed la somero ankoraŭ ne estas for, antaŭ ni staras IJS, organizita de la junularo.
Jam antaŭlonge ni povis partopreni en plurtaga, memstara, tradicio- gardanta kongreso, kaj por tio, ke ne estu doloriga la fino de la somero, ĝoje ni anoncas, ke la Hungaria Esperanto-Asocio, kune kun la Hungara Sekcio de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, la Hungara Esperanto-Junularo, Landa Medicina Esperanto-Fakgrupo kaj la Hungara Fervojista Esperanto-Ligo organizas Landan Kongreson.
Inter la 3-a kaj la 6-a de novembro 2011, ĉiun ni atendas en Szolnok, naskiĝurbo de István Bergendy kaj de Enikő Détár.
Kelkaj allogaĵoj el la programo: rigardado de steloj en la Observejo de Steloj, Libroservo, konkursoj, Esperanto-koruso, urbo-rigardado, fakaj kaj sekciaj kunsidoj, ludoj, literatura kafejo, bankedo, ktp.
Se vi havas demandojn, turnu vin al ni!
En la menuo Kontakto vi trovos ĉiujn informojn.
(La organizantoj)
Kotizoj de la kongreso
La kotizoj enhavas tranoktadojn, manĝadojn po tri fojoj ĉiutage kaj la kongresan kotizon.
La membroj de HEA ricevas 10% rabaton!
Ĝis la 30-a de septembro:
Hungaroj: 0-18 jaroj (21.000 HUF) kaj super 18 jaroj (24.000 HUF);
Eksterlandanoj: 0-18 jaroj (80 EUR) kaj super 18 jaroj (90 EUR);
poste + surloke:
Hungaroj: 0-18 jaroj (25.000 HUF) kaj super 18 jaroj(28.000 HUF);
Eksterlandanoj: 0-18 jaroj (95 EUR) kaj super 18 jaroj (105 EUR);
Tagmanĝo: 1.000 HUF/tago;
Vespermanĝo: 800 HUF/tago;
Tranoktado: 2.500 FT/nokto;
Programkotizo - antaŭtagmeze: 800 HUF/tago;
Programkotizo - posttagmeze: 800 HUF/tago;
Programkotizo - vespere: 1.500 HUF/tago;
Programkotizo - sabatvespera balo: 2.000 HUF.
Programo-plano
Unua Tago - 03.11.2011. (ĴAŬDO):
12:00- Alveno, registriĝo, enloĝiĝo, mallonga promenado sur la bordo de rivero Tisza;
18:00-19:00 Vespermanĝo;
20:00- Interkona vespero ĝis mateno (muziko, dancado, noktomeze lotumado).
Dua Tago - 04.11.2011. (VENDREDO):
8:00-9:00 Matenmanĝo;
09:00-12:00 Urborigardado;
12:00-13:00 Tagmanĝo;
14:00-18:00 Solena inaŭguro, Kongresaj programoj, Sekciokunvenoj, Filmklubo (Esperantlingvaj filmoj), Muzikklubo (Esperantlingvaj kantoj), Lingvoklubo (16:00-18:00), Literatura kafejo (16:00-17:00), Libroservo;
18:00-19:00 Vespermanĝo;
20:00- Kultura programo, Esperanta Teatro, Karaokeo.
Tria Tago - 05.11.2011. (SABATO):
8:00-9:00 Matenmanĝo;
09:00-12:00 Kongresaj programoj, Sekciokunvenoj, Diskutforumo pri Esperanta movado (mallongaj prelegoj maks. 10 minutoj), demandoj, alparoloj, Libroservo;
12:00-13:00 Tagmanĝo;
14:00-18:00 Kongresaj programoj, Sekciokunvenoj, Filmklubo (Esperantlingvaj filmoj), Muzikklubo (Esperantlingvaj kantoj), Lingvoklubo (16:00-18:00), Literatura kafejo (16:00-17:00), Libroservo;
18:00-19:00 Vespermanĝo;
20:00- Adiaŭa vespero.
Kvara Tago - 06.11.2011. (DIMANĈO):
8:00-9:00 Matenmanĝo;
09:00-12:00 * Kongresaj programoj, Solena Fermo, Libroservo;
12:00-13:00 Tagmanĝo;
13:00- * Hejmenveturo.
(el http://hungarakongreso.atw.hu/eo.)
Redaktoro: Wang Lihua
|