Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Aŭstralia kurso de Esperanto en januaro
2011-09-20

    INVITO AL

    Aŭstralia Esperanto-4-nivela Somerkursaro

    ĉe

    Internacia Domo

    Parto de Universitato de Sidnejo

    La 8a ĝis la 21a de januaro, 2012

 

    Ni invitas vin partopreni 4-nivelan somerkursaron de Esperanto en Sidnejo, Aŭstralio, 8-21 januaro, 2012. Rigardu sube por detaloj; estas pli da detaloj sube en ĉi tiu mesaĝo, kaj ankaŭ ĉe:

 

    http://aea.esperanto.org.au/L1/L2/L3/c-Eventoj%20kaj%20Kontaktoj/c3-Somerkursaro/c3a-Somerkursaro.html

 

    Post travivi belegan etoson ĉe Jubilea Kongreso en Adelajdo, kie ni feliĉe celebris la centjariĝon de Esperanto en Australio, ni volas daŭrigi la senton por ĉiuj, se vi havis la eblecon iri al Adelajdo aŭ ne. Internacia Domo ankaŭ bonvenigos nin per senpaga rostfesto je la 8a de januaro.

 

    Bonkonataj instruistoj de Esperanto instruos:

 

    D-ro Jose Antonio Vergara el Ĉilio venos per helpo de NZEA kaj AEA.

 

    S- ro Trevor Steele, verkisto en Esperanto kaj en la angla, AEA Komisianto de Ekzamenoj.

 

    S-ino Hazel Green, AEA Komisianto de Korespondaj kursoj, instruos kantojn kaj drametojn.

 

    S-ro Rainer Kurz, instruisto de Esperanto en Germanio, kiu sekvas la sunon al Aŭstralio.

 

    S-ino Diano Lukes, instruos infanojn per "Talking to the Whole Wide World" de s-ino Penny Vos.

 

    Ĉifoje okazos pli intensiva kurso por ĉiuj 4 niveloj kaj por infanoj:

 

    Ĉar la instruado al komencantoj plej gravas, la 4a nivelo povos lukti kun la plej alta nivelo. Ni dividos ilian matenan instruadon inter D-ro Vergara kaj S-ro Steele.

 

    Kurso de komencantoj, la 1a nivelo - nomota 'Into a new world' – 'En novan mondon'.

 

    Kurso de la 4a nivelo - nomota 'La Netaksebla Valoro de Esperanto'

 

    Kurso de la 3a nivelo, S-ro Kurz - 'Kiel ni uzas/os/is Esperanton en nia vivo'

 

    Kurso de la 2a nivelo, S-ino Green – 'Nun ni parolas Esperanton flue kaj kune'

 

    Kurso de infanoj, S-ino Lukes – 'Children Talking to the Whole Wide World'

 

    La horoj de instruado:

 

    09h00 - 10h30 D-ro Vergara instruos nivelon 1, S-ro Steele instruos nivelon 4

 

    10h30 - 11h00 – Tepaŭzo

 

    11h00 - 12h30 D-ro Vergara instruos nivelon 4 kaj S-ro Steele nivelon 1

 

    12h30 - 14h00 Lunĉo

 

    14h00 - 15h00 Uzado de Esperanto – Dr-o Vergara, S-ro Steele, S-ino Green kaj S-ro Kurz povos dividi la grupojn inter si kaj ŝanĝi la grupojn tage laŭ la plaĉo de ĉiuj.

 

    15h00 - 15h30 – Tepaŭzo

 

    15h00 - 16h00 Uzado de Esperanto – kuna ludado, hejmtaskoj ktp. laŭ plaĉe

 

    En ambaŭ merkredoj 14h00 - 16h00 estos por ĉiuj libera periodo.

 

    Programeroj en semajnfinoj kaj en vesperoj

 

    Se dezirate, dum la meza semajnfino ni faros ekskurson al la marbordo kaj en la fina semajnfino al la Bluaj Montoj. Aŭ vi povos resti ĉe Internacia Domo prizorgante vin mem, sole aŭ grupe, kaj laŭ via plaĉo ĝui la viglan vivon en Sidnejo.

 

    Profesoro Alan Bishop aranĝos seriozajn kaj ne seriozajn programerojn en la vesperoj. Tiel bonvolu anonci al li je la komenco de la kursaro vian proponatan kontribuon.

 

    MENDU NUN ĈE www.esperanto.org.au

 

    PAGU ANTAŬ LA FINO DE OKTOBRO POR GAJNI RABATON!

 

    (ĉiuj kostoj estas skribitaj en aŭstraliaj dolaroj)

 

    La baza kosto por unu persono estas $100 por registriĝi kaj nur $35 nokte kaj $35 por 3 manĝoj tage.

 

    Se vi pagos antaŭ la fino de oktobro, la rabatita prezo estas:

 

    $1000 por persono por 14 noktoj, aŭ $550 por 7 noktoj

 

    Tage, dormoĉambro kaj 3 manĝoj kostas $80 kaj $10 registriĝo-prezo.

 

    Infanoj kun plenkreskuloj loĝos kaj studos libere, pagante nur manĝojn.

 

    Partoprenantoj dum la tago pagos $10 tage aŭ $100 registriĝo-prezo por la tuta semajno. Manĝoj aĉeteblos.

 

    Internacia Domo bonkore donos al ni la 20an de januaro bankedon senpagan!

 

(el Lernu.net)

Redaktoro: Liu Zijia

 
La kreinto de la instrukompleto pensis ne nur pri laboro, sed ankaŭ pri distraj paŭzetoj kaj bona etoso en kurso, tial en sondiskoj estas melodioj por kantetoj kiujn lernantoj povas kanti, eĉ se ili ne tuj centprocente komprenas la vortojn.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng