Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
1377 homoj ĵonglis piedpilkojn kaj rompis Guiness-rekordon
2011-09-21

 

 

    La 17-an de septembro en urbo Linzi, kie originis moderna piedpilko, pli ol 1000 homoj ĵonglis piedpilkojn por krei novan Guiness-rekordon. Fine 1377 homoj en la sama tempo ĵonglis piedpilkojn pli ol 10 sekundojn, rompinte la antaŭan Guiness-rekordon de 1062 homoj. Ĉeestis la aktivadon Zhang Jilong, plenuma membro de Federacio Internacia de Futbalaj Asocioj (FIFA) kaj plenuma prezidanto de la Azia Futbala Federacio.

 

    Julie de 2004 en la inaŭguro de la Ĉina Internacia Futbala Ekspozicio prezidanto de FIFA Sepp Blatter deklaris, ke moderna piedpilko originis el Linzi kaj poste estis disvastigita al Egiptio, Grekio, Italio, Francio kaj fine al Britio.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Zhang Xiaotong

 

 
La kreinto de la instrukompleto pensis ne nur pri laboro, sed ankaŭ pri distraj paŭzetoj kaj bona etoso en kurso, tial en sondiskoj estas melodioj por kantetoj kiujn lernantoj povas kanti, eĉ se ili ne tuj centprocente komprenas la vortojn.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng