Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Google lanĉis Google Monujon
2011-09-21

 

 

 

    Google, la monda ret-serĉila giganto, lunde lanĉis Google Monujon, kiu permesas al la uzantoj pagi per frapeto de poŝtelefono kun la manipula sistemo NFC-ebligita Android kontraŭ akordigebla kart-legilo.

 

    Uzantoj de Google Monujo povas pagi per kredit-kartoj Citi MasterCard kaj Google Prepaid. La serĉo-giganto ankaŭ anoncis, ke kredit-kartoj Visa, Discover kaj American Express konsentis aldoni versiojn de Google Monujo.

 

    Google Monujo debutis en majo kune kun kupono-servo de Google Oferoj. La movebla pago app uzas teknikon Near Field Communication (NFC), kio ebligas transigon de simpla dateno en mallonga distanco inter du aparatoj kun NFC-icoj.

 

(Redaktoro: Liu Zijia)

 

 
La kreinto de la instrukompleto pensis ne nur pri laboro, sed ankaŭ pri distraj paŭzetoj kaj bona etoso en kurso, tial en sondiskoj estas melodioj por kantetoj kiujn lernantoj povas kanti, eĉ se ili ne tuj centprocente komprenas la vortojn.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng