La 20-an de septembro la Ĉina Yunnan-a Akrobata Trupo prezentis akrobataĵojn en Nov-Delhio, ĉefurbo de Hindio. La prezento estis kune organizita de la Ĉina Ambasadorejo kaj Hindia Konsilio pri Kulturaj Rilatoj kiel parto de la ĉin-hindia kultura interŝanĝa programo.