2011-09-21
La Internacia Mona Fonduso (IMF) diris marde, la 20-an de septembro, ke oni jam malaltigis la prognozitan ekonomian kreskon de Ĉinio en la jaro 2011 de 9.6% en junio ĉi-jare al 9.5%. IMF antaŭvidis ke Ĉinio kreskos je 9% en la jaro 2012. IMF ankaŭ ĝustigis sian prognozon pri ekonomia kresko de Hindio kaj aliaj aziaj landoj, parte pro la malalta kresko de ekonomio en aliaj partoj de la mondo.
IMF malaltigis sian prognozon de ĉiuj evoluantaj landoj de Azio al 8.2% en la jaro 2011 kaj 8.0% en la jaro 2012. Antaŭe, en junio, la prognozita kresko farita de IMF estas 8.4% en la du jaroj.
Krome, IMF antaŭdiris, ke la kresko de la monda ekonomio en la jaro 2011 kaj 2012 estos 4%, kiu estas je 0.3% kaj 0.5% malpli multa ol tiuj en la junio.
(el http://www.china.org.cn/business/2011-09/21/content_23457870.htm)
Redaktoro: Li Jianhua
|