Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Plej famaj 20 markoj en Azio
2011-09-22

 

 

    La 6a Azia Marko-Ceremonio okazinta en Hongkong anoncis la liston de la "Plej Famaj 500 Markoj en Azio 2011". Samsung de Sud-Koreio okupas la 1-an lokon en la listo, kaj sekvas Toyota de Japanio kaj LG de Sud-Koreio.

 

    La ĉina komunika kompanio China Mobile altiĝis de la 5-a loko en la pasinta jaro al la 4-a, kion kaŭzis diverseco de ĝiaj valoro-aldonaj servoj. Ankaŭ kompanio de elektraj aparatoj Haier, fer-ŝtala kompanio Baosteel, alkoholaĵo-fabriko Wuliangye kaj komputilo-kompanio Lenovo estas inter la antaŭaj 20 lokoj.

 

    La dek normoj koncernas aĝon de marko, gradon de internaciigo, merkatadon, konscion pri marko, kreskon de totalaj aktivoj, novigon, servon, kvalit-nivelon, komercan enspezon kaj netan profiton.

 

    La vicigo ampleksis diversajn industriojn inkluzive de hejm-aparatoj, bienaĵo, domo, manĝaĵo, tabako, alkoholaĵo, bankismo kaj financo, energio, konstruo-materialo, maŝin-manufakturo, loĝistiko, aviado kaj brodkasto.

 

(Redaktoro: Liu Zijia)

 

 
La kreinto de la instrukompleto pensis ne nur pri laboro, sed ankaŭ pri distraj paŭzetoj kaj bona etoso en kurso, tial en sondiskoj estas melodioj por kantetoj kiujn lernantoj povas kanti, eĉ se ili ne tuj centprocente komprenas la vortojn.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng