2011-09-22
La 19-an de septembro, okazis en la urbo Tianjin en norda Ĉinio la 7-a Azi-pacifika Konferenco pri Sekigo, kiu estas organizita de la Azi-pacifika Internacia Organizo pri Sekigo kaj Azia Internacia Konferenco pri Agrikultura Inĝeniero, kaj gastigita de la Tianjin-a Universitato de Sciencoj kaj Teknologio. Tio estas la unua fojo por la Azi-pacifika Konferenco pri Sekigo okazi en Ĉinio kaj ĝin ĉeestis pli ol 200 fakuloj kaj entreprenistoj el pli ol 30 landoj kaj regionoj inkluzive de Aŭstralio, Japanio, Irano, Pollando kaj Germanio ktp. La temo de la konferenco estas "Sekiga teknologio dum la periodo de daŭrigebla disvolvo". La ĉeestantoj profunde interŝanĝis informojn kaj opiniojn pri novaj teknikoj kaj instalaĵoj pri sekigo kaj senakvigo, ekstrakto de medikamentoj, sekigo de papero, ligno kaj tekstilaĵoj, kaj surloke montris plej novajn atingojn en tiu flanko.
Mujumdar, la prezidanto de la Azi-pacifika Konferenco pri Sekigo,faras paroladon en la konferenco.
Redaktoroj:Liu Sigong kaj Li Jianhua
|