Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Ban Ki-moon je la Internacia Tago de la Paco
2011-09-22

 

    La 21-a de septembro estas Internacia Tago de la Paco. Ĝi estis proklamita de Unuiĝintaj Nacioj kaj unuafoje prifestita en la jaro 1982. Jen la mesaĝo de la Ĝenerala Sekretario de UN Ban Ki-moon por la Internacia Tago de la Paco:

 

    Ĉiujare dum la Internacia Tago de la Paco homoj ĉirkaŭ la mondo dediĉas sin al senperforteco kaj harmonio inter ĉiuj popoloj kaj nacioj. La paco estas nia misio, nia ĉiutaga celo.

 

    La ĉi-jara temo fokusiĝas ĉe la aktuala demando de paco kaj demokratio. Demokratio estas kerna valoro de Unuiĝintaj Nacioj. Ĝi estas gravega por homaj rajtoj. Ĝi liveras kanalojn por la malnodiĝo de diferencoj. Ĝi donas esperon al la marĝenuloj, kaj potencon al la popolo.

 

    Sed demokratio ne simple okazas; ĝi devas esti flegata kaj defendata. La mondo bezonas ke vi elparolu; por socia justeco kaj libereco de la gazetaro, por pura medio kaj la potencigo de virinoj, por la regado de juro kaj la rajto havi ion por diri pri via propra estonteco.

 

    Ĉi-jare, gejunuloj estis en la unuaj batalvicoj por libereco. Mi salutas la aktivulojn kaj ordinarajn homojn pro ilia kuraĝo kaj ilia decideco konstrui pli bonan estontecon.

 

    Ni ĉe Unuiĝintaj Nacioj laboros kune por realigi niajn dividatajn aspirojn por digno, sekureco kaj ŝancoj por ĉiuj.

 

    Al ĉiuj kiuj celas pacon, tiu ĉi estas via Tago, kaj ni estas kun vi.

 

    Legu pli:

 

    Retejo de la Tago (en la angla):http://www.internationaldayofpeace.org/

 

    Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj: http://www.ohchr.org/EN/UDHR/Pages/Language.aspx?LangID=1115

 

    Rekomendo pri Edukado por Internaciaj Komprenigho, Kunlaboro kaj Paco kaj Edukado rilate al Homaj Rajtoj kaj Fundamentaj Liberecoj:

   

    http://www.uea.org/dokumentoj/rekomendo_pri_edukado.pdf

 

    Retejo pri UN: http://homajrajtoj.org/index.php?id=16

 

    Retejo pri homaj rajtoj: http://homajrajtoj.org/

 

(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 
La kreinto de la instrukompleto pensis ne nur pri laboro, sed ankaŭ pri distraj paŭzetoj kaj bona etoso en kurso, tial en sondiskoj estas melodioj por kantetoj kiujn lernantoj povas kanti, eĉ se ili ne tuj centprocente komprenas la vortojn.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng