2011-09-22
En Angers de Francio, nia Esperanto-grupo planas prezenti Esperanton al la publiko en ĵaŭdo la 29-an de septembro, ĉirkaŭ la 19-a horo kaj 30 minutoj laŭ la loka horo.
Ĉu iuj el vi tiudate kaj tiuhore povus esti Skajp-konektitaj por mallonga kontakto? Tio daŭrus mallonge, eble nur 2 aŭ 3 minutojn, ĉar al la publiko estos prezentataj ankaŭ multaj aliaj aferoj.
Kaj ju pli malproksimaj de Francio vi estos, ekzemple en Japanio aŭ Ameriko, des pli bone por montri la tutmondecon de nia lingvo Esperanto.
Antaŭan dankon por viaj respondoj!
(Laurent)
(el Ret-Info)
Redaktoro: Wang Lihua
|