2011-09-22
 |
Kalifornia palamenta estro Fiona Ma (la dua de maldekstre) donis al You Xiaogang Premion pri Elstara Kontribuo al Arto |
La 19-an de septembro grupo de usona kalifornia parlamento gvidata de la parlamenta estro s-ino Fiona Ma venis al Pekino por doni al la fama ĉina reĝisoro You Xiaogang la Premion pri Elstaraj Kontribuoj al Arto pro lia elstara kontribuo al kulturaj interŝanĝoj inter Ĉinio kaj Usono kaj farado de televidaj filmserioj.
You Xiaogang (1952.5--) diplomiĝis el reĝisora fakultato de la Pekina Filma Instituto. Li estas unuaklasa reĝisoro de Ĉinio kaj ĝuas la ŝtatan subvencion por fakuloj. La de li reĝisorita televida filmserio "Triumfo en Noktomezo" estas unu el la plej klasikaj televidaj filmoj en Ĉinio. En 2003 li reĝisoris la televidan filmserion "Sekreta Historio de Imperiestr-edzino Xiaozhuang" kaj per tiu filmserio li kreis novan tipon de televidaj filmserioj pri sekretaj historioj, kaj la kvin de li reĝisoritaj tiaj televidaj filmserioj prezentiĝis en Usono, kaj per tio li konigis al la usonaj spektantoj la ĉinan historion kaj kulturon.
Redaktoroj: Zhang Shuang k Chen Ji
|