Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉina ministro pri eksteraj aferoj alvokas subtenadon al Libio por ĝia rekonstruado
2011-09-22

 

   La 20-an de septembro, 2011 ĉina ministro pri eksteraj aferoj Yang Jiechi faris paroladon en la alt-nivela kunveno de UN pri Libio en Nov-jorko, Usono.

 

    Yang Jiechi diris, ke Ĉinio daŭre subtenas la libian popolon por ĝia rekonstuado kaj antaŭenpuŝo de la disvolviĝo de la lando.

 

    Yang faris prelegon en la alt-nivela kunveno pri Libio ekster la jara debato de la 193-landa asembleo.

 

    Yang Jiechi diris, ke la alt-nivela kunveno pri diskuto de ĉefaj problemoj pri la post-milita transiro kaj rekonstruado havas specialan signifon, kaj ke Ĉinio gratulas la Libian Nacian Transiran Konsilion (LNTK) pro ĝia reprezentiĝo en la asembleo.

 

    Li diris, ke Ĉinio respektas la elekton de la libia popolo, agnoskas LNTK kiel funkciantan aŭtoritaton de Libio kaj reprezentanton de la libia popolo kaj volonte kune kun ĝi antaŭenpuŝas la transiron kaj disvolviĝon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Libio.

 

    Yang elmetis en sia parolado kvar proponojn de Ĉinio pri libiaj problemoj. En la proponoj li diris, ke la internacia komunumo devas subteni rekonstruadon de Libio. Ĉinio jam liveris al ĝi humanisman subtenon kaj en estonteco plenumos pli da subtenoj.

 

Redaktoro: Chen Ji

 

 

 
La kreinto de la instrukompleto pensis ne nur pri laboro, sed ankaŭ pri distraj paŭzetoj kaj bona etoso en kurso, tial en sondiskoj estas melodioj por kantetoj kiujn lernantoj povas kanti, eĉ se ili ne tuj centprocente komprenas la vortojn.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng