2011-09-23
La 22-an de septembro, rilate al la deklaro de la usona registaro pri vendo de armiloj al Taiwan, proparolanto de la Oficejo pri Taiwan-aj Aferoj sub la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio diris, ke la faro de Usono serioze malobservis principon de la tri komunaj komunikoj de Ĉinio kaj Usono, malutilas al paco kaj stabileco de la regiono de Taiwan-a markolo, malobservis usonan promeson pri subteno de paca disvolvado de la dubordaj interrilatoj kaj damaĝis bazajn interesojn de la dubordaj samlandanoj. Ĉinio esprimas fortan malkontenton pri kaj firman oponon kontraǔ tio.
La proparolanto diris, ke de majo de 2008 la rilatoj ambaŭflanke de Taiwan-markolo ektendencis al paca disvolvado, tio ricevis vastan subtenon de samlandanoj de la du bordoj kaj bonvenon de la internacia socio. Nuntempe la situacio de Taiwan-markolo ĝenerale estas stabila, tio estas malfacile akirita. La tiel nomata milita minaco de la ĉeftero troigita kaj pufreklamita de Taiwan estas ne nur nenecesa, sed ankaǔ senbaza kaj neutila al rebonigo kaj disvolviĝo de la dubordaj interrilatoj. Ĉinio esperas, ke Taiwan bone konos la situacion, ne kontraǔstaros, nek faros aferojn damaĝantajn stabilecon de la regiono de Taiwan-markolo kaj pacan disvolviĝon de la rilatoj inter la du bordoj.
Redaktoro: Niu Xueqin
|