Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Ekspozicio“Lanting-Pavilono” pri Raraj Historiaj Valoraĵoj malfermita en Pekino
2011-09-23


En la ekspoziciejo 
 

Letero manskribita far Lu Ji de la Okcidenta Jin-dinastio 

 

    La 20-an de septembro estis inaŭgurita en la Muzeo de la Imperiestra Palaco de Pekino ekspozicio "Lanting-Pavilono" pri raraj historiaj valoraĵoj.

 

    En la ekspozicio estas eksponataj 170 raraj historiaj valoraĵoj, inkl. de ŝtatklasaj trezoraj artaĵoj, kiaj kaligrafaĵoj, kopioj de lapidaraj surskriboj, pentraĵoj ktp., inter ili estas letero manskribita far Lu Ji de la Okcidenta Jin-dinastio (265-316), tiu far Wang Xun de la Orienta Jin-dinastio (317-420) kaj ankaŭ modeloj de kaligrafio kolektitaj de imperiestro Qianlong (1736-1795 sur la trono) de la dinastio Qing (1644-1911), kaj la lastaj estas eksponataj por la unua fojo.

 

    Tio estas ĝis nun la plej granda ekspozicio de raraj historiaj valoraĵoj ŝtatklasaj "Lanting-Pavilono".

 

    Lanting-Pavilono, fama sanktejo de kaligrafio, troviĝas ĉe piedo de la monto Lanzhu sudokcidente de la urbo Shaoxing de la provinco Zhejiang en sudorienta Ĉinio. Ĝi estis parto de la ĝardeno de Wang Xizhi, fama kaligrafo de la Orienta Jin-dinastio.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Wang Lihua

 

 

 

 

 
La kreinto de la instrukompleto pensis ne nur pri laboro, sed ankaŭ pri distraj paŭzetoj kaj bona etoso en kurso, tial en sondiskoj estas melodioj por kantetoj kiujn lernantoj povas kanti, eĉ se ili ne tuj centprocente komprenas la vortojn.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng