2011-09-23
Ĉijare la plej alta inundo-kresto en Jangzi-rivero, la plej longa akvovojo en Ĉinio, atingis la digon de la Tri Gorĝoj en la mateno de merkredo, provante la inundo-regadon kaj navigeblecon de la digo.
Kiam la inundo-kresto alvenis je la 8a matene, la akvo enfluanta en la akvorezervujon atingis 47,000 kubmetrojn en ĉiu sekundo, laŭ la hidrologia raporto liverita de la jangzia inundo-rega stabejo.
La digo akumulis pli ol duonon de la enfluinta akvo kaj elfluigis 20,000 kubmetrojn de akvo por redukti la premon de la malsupra parto de la rivero, diris la raporto.
Do, la akvo-nivelo en la akvorezervujo kreskis ĝis 164 metroj je la 10a de tiu mateno, je pli ol 2 metroj pli alte ol tiu en mardo.
Merkrede la akva trafiko estis normala en la akvorezervuja regiono, tamen aŭtoritatoj pri navigado komencis diurnan kontrolon pri la navigacio.
Akvo de la supra parto de la rivero malrapidiĝis post kiam la inundo-kresto pasis.
La digo de la Tri Gorĝoj, la plej granda vorko por akvorego kaj hidraŭliko en la mondo, estas akumulanta akvon por funkcii kun plena kapacito en la fino de oktobro, kiam la akvo-nivelo atingos 175 metrojn.
La inundo-kreston kaŭzis torenta pluvo en la supra parto de Jangzi-rivero en la pasintaj du semajnoj.
La lastfoja inundo trafis kelkajn provincojn inkluzive de Hubei, Shaanxi kaj Sichuan.
(Redaktoro: Liu Zijia)
|