2011-09-23
 Kliento elektas veston ĉe korea stando
|
La 21-an de septembro, inaŭguriĝis en la Ŝanhaja Mond-komerca Urbo la 8-a Internacia Ekspozicio de Tekstilaĵoj kaj Vestoj en la jaro 2011 (Aŭtuno) kaj la 2-a Modaĵa Ekspozicio de Japanio. En la ekspozico kunvenis pli ol 500 vestaj markoj kun diferencaj stiloj el Japanio, Koreio, Italio kaj aliaj landoj. Laŭdire, dum la 3-taga ekspozicio, ĝin vizitos pli ol 20 mil vizitantoj inkluzive de detalistoj, agentoj, pograndistoj el Ŝanhajo kaj aliaj orientaj provincoj de Ĉinio.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Li Jianhua
|