2011-09-23
 Fremdlanda komercisto en komerca traktado |
La 21-an de septembro inaǔguriĝis en Yinchuan, ĉefurbo de la Ningxia-a Huj-nacia Aŭtonoma Regiono en nordokcidenta Ĉinio la Ĉina (Ningxia-a) Internacia Investa kaj Komerca Foiro 2011 kaj la 2-a Ekonomia kaj Komerca Forumo de Ĉinio kaj Arabaj Landoj.
La inaǔguron ĉeestis Jia Qinglin, prezidanto de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, Sidi Ould Cheikh Abdallahi, prezidento de la Maǔritania Islama Respubliko kaj 27 ministrorangaj ŝtatoficistoj el 12 landoj inkluzive de Turkio kaj la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, reprezentantoj de internaciaj organizoj kaj investaj institucioj el 22 membrolandoj de la Federacio de Arabaj Landoj kaj aliaj 54 islamaj landoj kaj regionoj, delegitoj de ĉinaj 32 ŝtataj ministerioj kaj komisionoj, 31 provincoj, municipoj kaj aǔtonomaj regionoj kaj reprezentantoj el ĉinaj regionoj Hongkong, Makao kaj Taiwan, reprezentantoj el 89 asocioj de ĉinaj kaj eksterlandaj komercistoj kaj 30 centraj entreprenoj.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin
|