2011-09-23 La 20-an de septembro ĉina vicministro pri medioprotektado Zhou Jian en la sepa Ĉina Internacia Forumo pri Medio kaj Disvolviĝo diris, ke Ĉinio en sekvaj kvin jaroj retaksos kaj revizios serion da normoj pri media kvalito inkluzive de aero, akvo, grundo kaj bruo por plibonigi la median kvaliton de la lando.
Ĉinio starigos aŭ revizios normojn pri limigo de malpuraĵaj ellasoj por industrioj cele al protektado de la popola sano. La ŝtato lanĉos ankaŭ specialajn kampanjojn por solvi la nunajn problemojn, ekzemple trinkeblan akvon, aeron, grundan malpurigadon, balaaĵan traktadon kaj pezmetalan kaj kemian industriojn.
Redaktoro: Chen Ji |