2011-09-26
 Jia Qinglin en la ekspozicio |
La 23-an de septembro Jia Qinglin, prezidanto de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, vizitis ekspozicion de pentraĵoj de He Xiangning (pioniro de la ĉina demokratia revolucio kaj gvidanto de la frua ĉina virina movado) okazanta en la Belarta Muzeo de Ĉinio en Pekino memore al la 100-jara datreveno de la Revolucio de la Jaro 1911. La ekspozicio estas kune aranĝita de la Oficejo por Aferoj de Transmaraj Ĉinoj sub la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio kaj la Ministerio de Kulturo de Ĉinio. En la ekspozicio eksponiĝas 36 pentraĵoj de He Xiangning, 30 valoraj historiaj fotoj kaj aliaj historiaj dokumentoj kaj materialoj, kiuj prezentis la historian procezon de la Revolucio de la Jaro 1911.
La ekspozicio inaǔguriĝis en la 16-a de septembro kaj finiĝos en la 26-a de septembro. Post tio la eksponaĵoj estos eksponotaj en Wuhan, Hubei-provinco, Ĉinio.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin
|