Floreal Martorell, kiu kun granda energio dediĉis sin al kreo de la asocio EUROKKA, de Rok-Gazet' kaj de la muzikeldonejo Vinilkosmo*, kaj kiu faris ekzemplodonan laboron sur tiu tereno, anoncis al "La Ondo de Esperanto" (Sezonoj, Kaliningrado) ke tre grava incendio detruis la studion de Vinilkosmo kaj grandan parton el la stoko da sondiskoj. La detruoj estas konsiderindaj. Por pliaj detaloj:
http://sezonoj.ru/2011/09/flo/#more-1296;
http://www.liberafolio.org/2011/detrua-fajro-ce-vinilkosmo.
Tiun novaĵon mi ricevis plej unue el Rio de Janeiro (Aloísio Sartorato), poste el Budapeŝto... Tio rivelas kaj reliefigas la aktualan dimension de Esperanto de kiam ekzistas la Interreto: tutmonde estas espero, ke Floreal retrovos sian kuraĝon kaj sian energion, kaj dankesprimo pro la granda laboro kiun li faris, espero kaj deziro por ke li daŭrigu tiun laboron. Laŭ plej lastaj informoj, Foreal intencas rekomenci, daŭrigi. La plej bona helpo, kiun oni povas alporti al li estas mendo de sondiskoj, el parto el la stoko kiu eskapis al la detruo, t. e. ĉe www.vinilkosmo.com kaj elŝuto de albumoj ĉe la elŝutservo www.vinilkosmo-mp3.com.
Floreal metis Esperanton serve al sia pasio kaj sian pasion serve al Esperanto. Li intencas daŭrigi: "La projektoj lanĉitaj daŭre aktualas... tio estas por oktobro la distribuado de la nova disko de Kajto "Duope" kaj la eldono de la disko "Amindaj" sen forgesi la novajn diskojn kiuj aperis ĉi somere HHK2 kaj Revado kaj iom antaŭe La Afrika Kompilo, Samideano, Trajn nenien, Urbano, Duonvoĉe... tutkore, Brassens plu..."
----------------------------
* Vinilkosmo estas eldonejo kaj disvendejo de Esperanto-muziko, prizorgata de Floréal Martorell, situanta en Donneville apud Tuluzo en Francio. Sur la plurlingva TTT-ejo de Vinilkosmo eblas rekte mendi la eldonaĵojn kaj aliajn vendatajn kompakt-diskojn kaj kasedojn. (La vortoj kaj ankaŭ la du fotoj kun klarigoj el http://eo.wikipedia.org/).
(Kontribuo de Henri Masson el Francio)
Redaktoro: Wang Lihua