2011-09-26
Estas lanĉita la speciala kongresa retejo, kiu informas pri la 9-a kongreso de la Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) en Galivo, Irlando, en la jaro 2012. Tie nun eblas informiĝi detale pri la kongreso, la regiono, kie ĝi okazos, kaj pri loĝeblecoj dum la kongreso. Informoj pri antaŭ- kaj post-kongresoj estos baldaŭ aldonitaj. La paĝaro ankoraŭ estos plenigata dum la sekvontaj semajnoj ĝis novembro, kiam tie eblos ankaŭ mendi loĝadon por la kongreso kaj antaŭ- kaj post-kongresojn. Profitu la plej favoran aliĝkotizon ĝis la fino de septembro kaj aliĝu nun al la kongreso!
La retadreso estas www.eeu-kongreso.webnode.com.
La 9-a kongreso de EEU, Irlando en 2012
Invito al la kongreso
EEU plezure invitas vin al la 9-a kongreso de EEU, kiu okazos en Galivo (Gaillimh/Galway), Irlando, inter la 16-a kaj la 20-a de julio 2012. La kongresejo estos la hotelo Ardilaun en Galivo, pitoreska ĉefurbo de la okcidenta parto de Irlando, kun 70 mil enloĝantoj, situanta ĉe Atlantika Marbordo.
Kongresa temo
La kongresa temo estos "Lingvolernado en EU: lerni pli, kosti malpli" kun emfazo pri lernfaciligaj ecoj de Esperanto por lernado de aliaj ligvoj. Tio aparte gravas post kiam junie 2011 la Platformo por Multlingveco de la EU-Komisiono, konsistanta el 29 tuteŭropaj organizaĵoj, en sia raporto akceptis la rekomendon ke “endas esplori kiu dua lingvo pli verŝajne instigas lernadon de tria kaj pliaj lingvoj”. Tiu raporto povos malfermi gravan pordon al Esperanto, se ni scipovos efike uzi ĝin.
La kongresoj de EEU okazas ĉiun duan aŭ trian jaron kaj estas bona okazo por la eŭropaj esperantistoj interŝanĝi ideojn por Esperanta agado en EU. Dum la kongreso tial estas antaŭviditaj prelegoj de gravaj lingvaj fakuloj, laborejoj kaj diskutejoj. Kompreneble atendas vin ankaŭ riĉa kulturprogramo kaj turismaĵoj.
Venu kaj kontribuu, ĝuu kaj lernu!
(Seán Ó Riain, prezidanto de EEU)
Kongresa urbo
Galivo (Gaillimh/Galway)
Galivo (Gaillimh/Galway) estas urbo situanta en okcidenta Irlando. Ĝi estas la 5-a plej granda, sed plej rapide kreskanta urbo en la lando. Situanta ĉe la pitoreska okcidenta marbordo de Irlando, inter la lago Corrib kaj la Galiva golfo, tra la urbo fluas la rivero Corrib. Galivo estas konata kiel kultura koro de Irlando kaj fama pro belegaj pejzaĝoj, vigleco kaj pluraj festivaloj, festoj kaj eventoj. Inter pluraj belegaj placoj de la urbo, speciale famaj estas la placo Eyre kun ĝia parko JFK kaj la Hispana Promenejo.
En la urbo vivas preskaŭ 7 mil denaskaj parolantoj de la irlanda, do ĉirkaŭ 10% de la loĝantaro. Galivo inter ĉiuj irlandaj urboj havas la reputacion esti ligata al la irlanda lingvo, muziko, kanta kaj danca tradicioj, pro kio oni ankaŭ nomas ĝin la "dulingva ĉefurbo de Irlando". Ĉefe pro lokiĝo ĉe la sojlo de la plej granda Gael-tacht, la urbo estas fama pro sia "irlandeco". An Ghaeltacht estas regionoj oficiale agnoskataj kiel ĉefe irlandlingvaj. La vorto ankaŭ signifas irland-parolantaro. Krome en tiuj regionoj troviĝas la plej netuŝitaj kaj pitoreskaj pejzaĝoj en la tuta Irlando. Do, klaras ke Galivo estas perfekta celo por la Eŭropa Esperanto-Kongreso en 2012. La regiono kaj la lando antaŭĝojas bonvenigi vin!
(el http://www.europo.eu/eo/)
Redaktoro: Wang Lihua
|