2011-09-26 La inaŭgura kunsido de la Estraro de TEJO estis tre fruktodona: krom definitivigi la labormanierojn de la nova teamo, estis decidita lanĉo de abono-kampanjo por Kontakto, precizigitaj ŝanĝoj en la Regularo kaj diskutitaj politikaj pozicioj de TEJO, farita la lasta paŝo por akiri propran dungiton, kaj akceptita subvenciigo de rabato al junuloj por la KER-ekzameno.
La estrara teamo, kiu elektiĝis en la ĉi-somera IJK en Ukrainio kaj kiu gvidos TEJO-n en la proksimaj du jaroj (2011—2013), okazigis sian unuan fizikan kunsidon en la Centra Oficejo en Roterdamo dum la semajnfino inter la 2a ĝis la 4a de septembro. Ĉiuj estraranoj (kaj la du volontuloj: finanta — Manuela Ronco, kaj komencanta — Sébastien Denux), venis plenplenaj je emocioj post somero riĉa je eventoj. Cetere, kelkaj el ili pluveturis al Bruselo post la fino de la kunsido por reprezenti TEJO-n en la granda foiro pri volontulado (‘Volontula Vilaĝo’) organizita de la Forumo Junulara Eŭropa.
Kiel kutime, ne mankis temoj atendantaj decidon. Unuavice, tamen, la estraro definitivigis siajn planojn por la proksima jaro, pri kiuj oni povos legi en baldaŭ aperigota laborplano.
Kontakto
La redaktoro de ‘Kontakto’, Rogener Pavinski, okaze de la kunsido sendis kelkajn proponojn pri kiel informi novajn kaj jamajn legantojn pri la refreŝigita revuo. Sekve de la diskuto oni decidis lanĉi abonigo-kampanjon kun premioj; detalojn atendu baldaŭ. Krome, ekzempleron de Kontakto, kiel oficialan revuon de TEJO (pro la rubriko TEJO-Tutmonde), ekde nun ricevos ĉiuj landaj sekcioj kaj ĝi povus esti uzata por lokaj varbo-celoj.
Regularo kaj Reglamentoj
Dum la Komitata kunveno en Kievo okazis laborgrupo kaj estis prezentita unua malneto de la proponata ŝanĝaro al la difinaj dokumentoj de TEJO. Nun, helpe de Osmo Buller, la Ĝenerala Direktoro, certaj proponoj (ekzemple mallongigo de oficperiodo al 1 jaro, aldono de membra kategorio por ideaj subtenantoj, sumlimo por financaj kontraktoj) estis pliprecizigitaj kaj ilia senco analizita. Post revortumado kaj ordigo la dokumento estos prezentita al la Komitato por esprimi opiniojn kaj eventuale aprobi. La diskuton pri la regularo/reglamentoj partoprenis ankaŭ Paweł Fischer-Kotowski, gvidanto de la koncerna komisiono, kiu nuntempe staĝas en Biblioteko Hodler.
Dungo de oficisto
Dum la kunsido estis findifinitaj ĉiuj restantaj demandoj pri la laboro de (ekster-oficeja) dungito, kaj sekve subskribita la kontrakto kun Manuela Ronco, kiu eklaboros la 3-an de oktobro. Gratulon al TEJO kies plurjaraj streboj finfine efektiviĝis!
Retpaĝaro de TEJO
La nuntempa retejo iom-po-iom kaosiĝis, ne plu havas optimumam aranĝon kaj necesas restrukturigi ĝin; tiun laboron komencis Saŝa Kovjazina, antaŭa estrarano pri informado, kaj ĝi estos daŭrigata helpe de profesia persono nun serĉata. Krome, ni kunlaboros kun niaj Landaj Sekcioj gvide de Petra Smidéliusz, estrarano pri landa agado, por helpi al ili aperigi siajn aranĝojn en komuna kalendaro. Ĝi estos konsultebla ankaŭ ĉe tejo.org.
Kunlaboro kun ILEI
ILEI proponis okazigon de sia konferenco en 2014 apud la IJK en iu afrika lando (pri kiu okupiĝas tiucela komisiono, gvidata de Hara Subašić). Diskutante pri tiu ĉi bonvena propono kiu en pasinteco estis tre bona sperto por ambaŭ organizoj, ni ankaŭ atentis la temon de trejnado de instruistoj dum junularaj aranĝoj kaj interrete per edukado.net. Ni plutraktos kun ILEI ambaŭ aferojn.
Cetere, ĉi-kuntekste oni interkonsentis pri 15 € -a rabato far TEJO al junuloj prenantaj KER-ekzamenon nivelo C1.
Informado kaj kulturo
Estraranoj ankaŭ priparolis kolektadon de film-materialoj kaj bonkvalitaj fotoj el diversaj aranĝoj, por posta uzo informcele. Ni decidis prepari foto-konkurson kadre de Kontakto kaj refreŝigi la Artistan datumbazon kreitan siatempe de David-Emil Wickström. Por teni bonajn kontaktojn kun amaskomunikiloj ni ekserĉas komisiiton; ĉu vi interesiĝas pri monda ĵurnalismo? — kandidatiĝu! Krome ni priparolis kunlaboron kun Muzaiko — interalie tuj registrante sonan kontribuon por ĝi.
La tuta kunsido fulmrapide pasis en tre bona etoso kaj rezultigis ampleksajn tasko-listojn por ĉiuj. Kio signifas ke agado en TEJO ne mankas!
(el http://tejo.org/eo/node/1256 )
Redaktoro: Li Jianhua |