Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Putin konkuros por rusa prezidenteco
2011-09-26


Rusa prezidento Dmitry Medvedev (dekstre antaŭe) kaj ĉefministro Vladimir Putin (maldekstre antaŭe) ĉeestas la kunsidon de la partio Unuiĝinta Rusio en Moskvo la 24an de septembro, 2011. 

 

    Sabate rusa ĉefministro Vladimir Putin diris, ke li konkuros por prezidenteco en la jaro 2012, kaj proponos, ke la nuna prezidento Dmitry Medvedev estu ĉefministro post la elektado.

 

    Putin anoncis la longe atenditan decidon post kiam li estis proponita de Medvedev en la jara kunsido de la reganta partio Unuiĝinta Rusio.

 

    Putin, nuna ĉefministro, diris ankaŭ, ke li fidas, ke Medvedev fariĝos ĉefministro post la elektado en la jaro 2012 kaj la reganta partio gajnos la parlamentan elektadon en decembro.

 

    "Mi certas, ke la Unuiĝinta Rusio venkos kaj Dmitry Anatolyevich Medvedev kapablos konstrui novan, efikan kaj junan teamon kaj gvidos la registaron por kontinuigi moderniĝon de ĉiuj aspektoj de niaj vivoj," novaĵ-agentejo Interfax citis la parolon de Putin en la du-taga kunsido, kiu komenciĝis en vendredo en la sporta centro Luzhniki, Moskvo.

 

    Proponante Putin kiel kandidaton, Medvedev diris: "Mi kredas, ke tio estos ĝusta, se la kunsido rekomendos la partian ĉefon Vladimir Putin kiel kandidaton por prezidento."

 

    Samtempe Medvedev konsentis la kandidatecon de la reganta partio por la parlamenta elektado en la 4a de decembro, aldonante, ke li estas preta fari praktikajn laborojn en la registaro kaj kontinuigas moderniĝon de la nacia ekonomio.

 

    La prezidento diris ankaŭ, ke li kaj Putin "jam antaŭ longe konsentis kion kiu faros en la sekva elekto."

 

    "Kion ni proponis en la kunsido estis decido post longa pripenso. Ni ja diskutis pri tiu ĉi versio de disvolviĝo ĉe la momento kiam nia kamaradeca unio estis formita," Medvedev diris.

 

    Li esperis, ke rusoj povos fidi la strategion kaj efikecon de la administracia modelo starigita de li kaj Putin.

 

(Redaktoro: Liu Zijia)

 

 
 
La kreinto de la instrukompleto pensis ne nur pri laboro, sed ankaŭ pri distraj paŭzetoj kaj bona etoso en kurso, tial en sondiskoj estas melodioj por kantetoj kiujn lernantoj povas kanti, eĉ se ili ne tuj centprocente komprenas la vortojn.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng