Kunvenis en Nov-Jorko ministroj pri eksteraj aferoj de Ĉinio, Brazilo, Rusio, Hindio kaj Suda Afriko
2011-09-26
La ministroj pri eksteraj aferoj de Ĉinio, Brazilo, Rusio, Hindio kaj Suda Afriko manpremas post la kunveno.
La 23-an de septembro kunvenis en Nov-Jorko ministroj pri eksteraj aferoj de Ĉinio, Brazilo, Rusio, Hindio kaj Suda Afriko. En ĝi Yang Jiechi, ĉina ministro pri eksteraj aferoj diris, ke ĉi-jare la kunlaboroj inter la kvin landoj multe progresis kaj la perspektivo en tiu kampo estas brila.