2011-09-27
Dimanĉe la saud-arabia reĝo anoncis, ke virinoj ricevos la rajton voĉdoni kaj kandidati en la elektado. Tio estas aŭdaca ŝanĝo en la ultra-konservativa absoluta monarkio pro premo al socia kaj demokrata reformo kaj disvastiĝas en Mez-Oriento.
Tio estis la plej granda ŝanĝo ĝis nun en la strike regata socio de Saud-Arabio, ordonita de 88-jara Abdullah bin Abdulaziz al-Saud, kiu kroniĝis antaŭ ses jaroj kun la reputacio de reformisto, tamen li regas kiel diskreta konservativulo.
En praktiko, la rimedo nur iom ŝanĝos la landon: gvidantoj de Saud-Arabio permesas elektadon por duono de la sidlokoj en municipa konsilio kiu havas malmulte da potenco. Nur viroj voĉdonos en la sekva elektado en la venonta semajno; virinoj estos permesitaj voĉdoni en la jaro 2015.
La reĝo ne tuŝis aliajn rajtojn de virinoj en la lando kie virinoj estas prohibitaj al stirado kaj postulas permeson de vira parenco por labori aŭ foriri de la lando.
Tamen la anonco estas aklamita de liberuloj kaj aktivuloj kiuj diris, ke ĝi levas esperojn, ke aliaj postuloj por pli granda demokrato kaj sociaj rajtoj povus esti plenumitaj iutage.
(Redaktoro: Liu Zijia)
|