2011-09-27
 Ĉina sciencesplora ŝipo Xuelong veturonta al Antarkto |
La 25-an de septembro oni informiĝis de la Ĉina Akademia Jarkunveno pri Polusa Scienco 2011, ke Ĉinio planas fari sciencajn esplorojn 5 fojojn en Antarkto kaj 3 fojojn en Arkto en la venontaj 5 jaroj.
Laǔ konigo de Qu Tanzhou, direktoro de la Oficejo por Polusa Esplorado sub la Ŝtata Oceana Administracio de Ĉinio, en la periodo de la Dekdua Kvin-jara Plano Ĉinio faros sintezan esploron de medio en ŝlosilaj regionoj de polusaj regionoj por fortigi monitoron de klimato kaj medio en polusaj regionoj, fari studon en antaǔeniranta kampo de polusaj sciencoj kaj teknologioj kaj plue profundigi sciencajn konojn pri la regionoj Antarkto kaj Arkto.
Ĝis nun Ĉinio faris 27 sciencajn esplorojn en Antarkto kaj 4 sciencajn esplorojn en Arkto post sia unua scienca esploro en Antarkto en la jaro 1984. Laǔ plano Ĉinio faros la 28-an sciencan esploron en Antarkto komence de novembro 2011 kaj la 5-a sciencan esploron en Arkto komence de julio de la venonta jaro.
Qu Tanzhou diris, ke en la venontaj 5 jaroj Ĉinio laǔplane kaj laǔpaŝe plenumos sintezan esploron de medio en ĉefaj marareoj ĉirkaǔ Antarkto, antarkta kontinento kaj marareo en Arkto por teni tendencon de media ŝanĝiĝo en Antarkto kaj Arkto kaj ĝian influon al klimata ŝanĝiĝo de la terglobo, malkovri rolon de polusaj regionoj en klimata kaj media ŝanĝiĝoj de la terglobo kaj altigi ĉinan kapablon por trakti klimatan ŝanĝiĝon.
Redaktoro: Niu Xueqin
|