Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
La plej bela patrino Wu Juping
2011-09-27

De Sui Xiaofei

 


Wu Juping kun ŝia filo. 
 

Foto de Wu Juping kun ŝia filo. 

 

    Wu Juping, ordinara oficisto de kompanio kaj patrino de 7-monata infaneto, kaptis knabinon falintan el 10-a etaĝa domo. Pro tio ŝi estis nomita la plej bela patrino kaj elektita kiel kandidato de la 3-anacia morala modelo.

 

    La 2-an de julio 2-jara knabino Niuniu grimpis sur fenestrobreton de la 10-a etaĝo kaj senatente falis suben. Sed en la momento, virino ĉe la piedo de la domego ĵetis sin al la knabino kun brakoj malfermitaj. Wu Juping sukcese kaptis la knabinon kiam ŝi apenaŭ surteriĝis. Sed pro forta bato, ili ambaŭ perdis la konscion. Sendita al hospitalo, la knabino malsevere vundiĝis sed Wu Juping suferis de serioza osta frakturo. Patro de Niuniu diris, se ne estus Wu, Niuniu ne povus vivi plu, kaj li sentis varman bonkorecon de Wu.

 

    Wu kaptinta knabinon per siaj manoj emociis ne nur familianojn de Niuniu, sed ankaŭ la tutan societon. Retumanoj kaj loĝantoj nomis ŝin la plej bela patrino kaj esprimis respekton al ŝi. En la sama tago, kiam la akcidento okazis, retumanoj diskonigis ŝian savadon sur mikroblogoj. Najbaroj de Wu Juping iluminigis kandelojn kaj lignis flavajn rubandojn por esprimi bondeziron al Wu kaj Niuniu.

 

    Wu Juping ankaŭ emociis la mondon pro ŝia agado kaj multaj eksterlandaj amaskomunikiloj reportis ŝian savadon. Sed Wu Juping diris: " Mi pensis nenion en la momento sed nur savi la knabinon. Mi savis ŝin pro mia patroma instinkto."

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Zhang Xiaotong

 

 

 
La kreinto de la instrukompleto pensis ne nur pri laboro, sed ankaŭ pri distraj paŭzetoj kaj bona etoso en kurso, tial en sondiskoj estas melodioj por kantetoj kiujn lernantoj povas kanti, eĉ se ili ne tuj centprocente komprenas la vortojn.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng