2011-09-28
Oni informiĝis de la Tutlanda Laborkunveno por Malpezigi Ŝarĝojn de Kamparanoj okazinta en Shaoxing, Zhejiang-provinco de Ĉinio, ke en la periodo de la "Dekunua Kvinjara Plano" diversnivelaj registaroj kaj rilataj departementoj prenis sintezajn rimedojn, fortigis superrigardon kaj administradon, efike evitis releviĝon de ŝarĝoj de kamparanoj kaj dank' al tio ŝarĝoj de kamparanoj tenis relative malaltan nivelon. En la jaro 2010 la pokapa kosto portita de kamparanoj mem estis 38.63 juanoj, kiuj konsistigas 0.65% de la pokapa enspezo de kamparanoj, je 0.45% malpli multe ol 1.1% en la jaro 2005.
Krom malpeziĝo de ŝarĝoj kamparanoj ricevis pli multe da profitoj. En 2010 ĉina financo asignis 122.6 miliardojn da juanoj por ĉiuflanka starigo de sistemoj pri deviga edukado, novtipa kooperativa kuracado kaj minimuma vivgarantio en la kamparo, kaj vastigo de provejoj de novtipa socia asekuro por maljunuloj. Krome sekve de praktikado de la rekompenca sistemo por publikaj aferoj en la kamparo, evidente altiĝis aktiveco de kamparanoj monkolekti por kaj partopreni en konstruado de hejmvilaĝoj. En la jaro 2008 Ĉinio per financa rekompenco konstruis 630 mil projektojn pri publikaj aferoj en la kamparo, inkluzive de konstruado de vojoj, akvoutiligaj instalaĵoj kaj ekipaĵoj por vivakvo.
Redaktoro: Niu Xueqin
|