2011-09-28
Monda Organizaĵo por la Sano (MOS) diris lunde en sia raporto pri aerokvalito, ke du milionoj da homoj tutmonde mortas pro aeropoluo ĉiujare laŭtakse.
Laŭ datenoj kolektitaj de MOS el preskaŭ 1,100 urboj de 91 landoj, levita nivelo de subtila-partikla poluo, kiu povus kaŭzi kor-malsanojn, pulmokanceron, astmon kaj infektiĝon de akuta malsupra spiro-kanalo, estas ofta en multaj urboj, kaj en iuj urboj la nivelo de subtila-partikla polucio 15-obliĝas kompare kun la normo de MOS.
Por disvolviĝintaj kaj disvolviĝantaj landoj, la plej granda kaŭzo al urba eksterdoma aeropoluo inkluzivas motoro-transportadon, malgrandskalajn manufakturojn kaj aliajn industriojn, bruligon de biomaso kaj karbo por kuirado kaj hejtado, kaj karbo-hejtajn centralojn.
MOS raportis, ke hejtado de lignaĵoj kaj karbo por ĉiutaga uzo estas la plej granda kaŭzo de aeropoluo, precipe en la kamparo dum malvarmaj monatoj.
(Redaktoro: Liu Zijia)
|