2011-09-28
 Medicina ekzameno far ĉina kuracisto al malia virino |
|
 La Malia Hospitalo
|
La 26-an de septembro, la Malia Hospitalo finkonstruita sub la kadro de la Forumo de Kunlaboro inter Ĉinio kaj Afriko, oficiale malfermiĝis al la publiko en Bamako, ĉefurbo de Malio. Ĝi estas la unua el la 30 hospitaloj helpataj de Ĉinio al Afriko.
La 22-a medicina kaj kuraca taĉmento de Ĉinio atingis Malion en aŭgusto de la kuranta jaro por helpi la Malian Hospitalon. Pro siaj kuracarto kaj servemo, ĉinaj kuracistoj el la taĉmento estas vaste laŭdataj de lokanoj.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Wang Lihua
|