Lastatempe en Pekino aperis anglalingva maĝango, kreita de Xue Shengli, 57-jara pekina viro. Li ŝanĝis ĉinajn ideogramojn kaj simbolojn de ĉiu ludpeco en anglajn literojn. La ludreguloj de la anglalingva maĝango estas samaj kiel tiuj de la ĉina maĝango.