Inaŭguriĝis Datong-a internacia dujara skulptura ekspozicio
2011-09-30
Skulptaĵoj eksponitaj en la ekspozicio.
La 28-an de septembro inaŭguriĝis Datong-a internacia skulptura ekspozicio 2011 en Shanxi-provinco. Ĝi estas la unua dujara skulptura ekspozicio, organizita de Ĉina Arta Asocio, Ĉina Centra Akademio de Arto kaj loka registaro, lastante 2 monatojn. Eksponiĝis 330 skulptaĵoj de 88 skulptistoj el 9 landoj, plenamplekse prezentantaj nunan trajton kaj artan nivelon de skulpturo.