2011-09-30
 4a Ĉin-Brita Rondtablo pri Interreto |
La 29an de septembro okazis en Pekino la 4a Ĉin-Brita Rondtablo pri Interreto, kiu kunigis pli ol cent homojn el ĉinaj kaj britaj registaro-departementoj, renomaj interreto-entreprenoj kaj institutoj, kiuj dialoge interŝanĝis interretan sekurecon, moveblan interreton, kreivon de diĝitaj amaskomunikiloj kaj protekton de rajto pri intelekta proprietaĵo. Wang Chen, direktoro de Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio kaj direktoro de Oficejo de la Ŝtata Interreta Informo de Ĉinio, faris ĉefteman parolon en la inaŭguro.
(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)
|