Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
La Moskva Arta Teatro prezentis tri dramojn en Ĉinio
2011-10-08


Sceno de La Ĉerizejo 
 

Sceno de La Blankaj Gardistoj 
 
 
Sceno de Vivu kaj Memoru

 

de ZHANG SHUANG

 

    La Moskva Arta Teatro unuafoje vizitis Ĉinion inter la 15-a kaj la 21-a de aǔgusto, 2011. En 7 tagoj de sia restado en Ĉinio la teatro kun 113-jara historio prezentis en la Ĉefurba Teatro de la Pekina Popola Arta Teatro tri dramojn: La Ĉerizejo, La Blankaj Gardistoj kaj Vivu kaj Memoru. Ĝia prezento ricevis varman aplaŭdon de ĉinaj spektantoj.

 

    Vizito al parencoj-amikoj

 

    En la jaro 1959, komence de fondiĝo de la Pekina Popola Arta Teatro, ĝia direktoro Cao Yu havis deziron fari ĝin teatro kia la Moskva Arta Teatro.

 

    Kvankam la Moskva Arta Teatro ofte turneas en aliaj landoj, tamen tio estas unua fojo por ĝi viziti Ĉinion. O. P. Tabakov, arta ĉefinspektoro kaj direktoro de la teatro, diris: "Ni senpacience kaj emocie atendas la prezenton en Ĉinio."

 

    Kiel ni ĉiuj scias, la Moskva Arta Teatro ĉiam estas prospera en la pasintaj 100 jaroj dank' al verkoj de Stanislavski, Nemirovich-Danchenko, Chekhov, Maxim Gorky kaj aliaj teatraj majstroj. Samtempe ankaǔ multaj artistoj de la Pekina Popola Arta Teatro fariĝis ekzemploj por praktiki sistemon de Stanislavski.

 

    En la jaro 1991 la ĝenerala reĝisoro de la Moskva Arta Teatro venis al la Pekina Popola Arta Teatro por reĝisori la faman dramon de Chekhov La Mevo, en kiu ludis rolojn multe da eminentaj aktoroj de la Pekina Popola Arta Teatro.

 

    Zhang Heping, direktoro de la Pekina Popola Arta Teatro, nomis la prezenton de la Moskva Arta Teatro en Ĉinio vizito de parencoj-amikoj de la sistemo de Stanislavski.

 

    Tri klasikaj dramoj

 

    La tri dramoj prezentitaj en Ĉinio estas klasikaj verkoj de la Moskva Arta Teatro.

 

    La Ĉerizejo de Chekhov produktita en 1904 estas lia lasta dramo, La Blankaj Gardistoj estas adaptita de Mikhail Bulgakov en 1925 laǔ lia romano. Mikhail Bulgakov estas verkisto fame konata de ĉinaj legantoj en la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento. Lia lasta verko Majstro kaj Magaritte furoris en Ĉinio. Vivu kaj Memoru kun tristo kaj amo estas adaptita laǔ samnoma romano, kies aǔtoro estas siberia verkisto Raspukin Valentin Gritorbevich.

 

    Piaj pilgrimantoj

 

    Inter spektantoj videblis ankaǔ multaj famaj ĉinaj dramistoj kaj verkistoj, kiuj eniris en la teatron kun sento de "pilgrimado". Fama verkisto Zou Jingzhi diris: "La influo de rusaj literaturoj kaj artoj al mi estas pli profunda ol tiu de ajna lando. Pushkin, Tolstoy kaj Chekhov estas miaj instruistoj, kiuj kondukis min en verkadon... Kompreneble mi devas spekti la tri dramojn." Dram-aktorino Xu Fan diris: "Mi ludis rolojn en multaj teatraĵoj de Chekhov kaj volas scii, kia estas la originala versio."

 

    Streĉaj prezentantoj

 

    Tute malsame ol la "pilgrimantoj"-rigardantoj la artistoj de la Moskva Arta Teatro estis tre maltrankvilaj kvazaǔ lernantoj partoprenontaj ekzamenon.


    "Ni scias, ke Chekhov estas tre fama en Ĉinio kaj multaj ĉinoj ŝatas La Ĉerizejo. Ĝi estas granda rusa teatraĵo kaj ankaǔ unu el la plej grandaj teatraĵoj, kaj tio sentigas nin pli streĉaj."

 

    "Ĉu pekinaj spektantoj ŝatos kaj akceptos tiun version de La Ĉerizejo?" Kiel klasika teatraĵo de la Moskva Arta Teatro La Ĉerizejo jam estis prezentita en 7-8 versioj de tri-generaciaj teatristoj. La versio prezentita al pekinaj spektantoj estas nove adaptita por memori la 100-jaran datrevenon de la prezentiĝo de la teatraĵo. Ĝi reprezentis la modernan teatran formon de Rusio.

 

    Fakte, ne nur la biletoj por La Ĉerizejo estis tuj elvenditaj, sed ankaǔ tiuj por La Blankaj Gardistoj kaj Vivu kaj Memoru estis bone venditaj. Kvankam tio ĝojigis la direktoron de la Moskva Arta Teatro, tamen liaj manoj ankoraǔ ŝvitis pro streĉeco.

 

    Sukcesa prezentado

 

    La Ĉerizejo, unu el la ĉefaj verkoj de Chekhov, estas nomata kiel plej alta atingo de teatraĵoj de la kritika realismo en la lasta duono de la 19-a jarcento. La teatraĵo per disfalo de nobela bieno kiel fono montris malfacilan situacion de adiaǔo kaj elekto en ŝanĝiĝo de la granda epoko. Ĝi havas profundan realan signifon.

 

    Sur la scenejo ne estas luksa bieno, nek ĉerizarbo. Du kurtenoj funkciis kiel muro, pordo, fenestro kaj arbaro. Diversaj seĝoj fariĝis gravaj scenejaj akcesoraĵoj de aktoroj por esprimi ilian senton. Sur tre simpla scenejo aktoroj libere "vivis" per netroigita kaj neafektita prezento.

 

    Rapide pasis du kaj duona horoj. Kiam la aktoroj danke salutis la spektantojn post finiĝo de la prezento, spektantoj foj-foje revenigis ilin sur la scenejon per varma aplaǔdado. La aktoroj ĝoje svingis bukedojn en manoj kaj adiaǔis forirantajn spektantojn.

 

    La prezento de La Blankaj Gardistoj nomata kiel granda epopea teatraĵo daǔris tri kaj duonan horojn. Ĝi perfekte enkorpigis prezentan sistemon de Stanislavski. Kiam finiĝis la prezento, jam estis meznokto, tamen spektantoj foj-foje ĝojkriis tiel ke la artistoj ses-foje revenis sur la scenejon por danki spektantojn.

 

    Vivu kaj Meroru prezentiĝis du horojn. La vitra domo, kiu troviĝis en mezo de la scenejo de komenco ĝis la fino de la teatraĵo, mirakle funkciis kiel banejo, montodeklivo kaj kaverno, kaj donis al la teatraĵo modernecon. La aktoroj altiris spektantojn per forta animkonflikto kaj ilia prezento ricevis varman bonvenon de spektantoj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 

 
La kreinto de la instrukompleto pensis ne nur pri laboro, sed ankaŭ pri distraj paŭzetoj kaj bona etoso en kurso, tial en sondiskoj estas melodioj por kantetoj kiujn lernantoj povas kanti, eĉ se ili ne tuj centprocente komprenas la vortojn.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng