2011-10-08
La Ondode Esperanto estas ĉiumonata internacia magazino. En ĝi aperas artikoloj kaj informoj pri esperantistaj kongresoj, renkontiĝoj, festivaloj, kursoj, ekspozicioj kaj aliaj eventoj en Esperantujo. Divers-tendencaj Esperanto-aktivuloj kaj niaj ekspertoj prezentas interesajn ideojn pri la esperantistaj problemoj en artikoloj, komentarioj, intervjuoj kaj en nia tradicia Ronda Tablo.
En la ampleksa kultura sekcio enestas originalaj kaj tradukitaj noveloj kaj poemoj, recenzoj pri novaj libroj kaj diskoj, analizaj artikoloj kaj eseoj, interalie pri la Esperantaj muziko kaj kino. Nia trezoro estas ĉiumonata kleriga rubriko por tiuj, kiuj jam senprobleme legas en Esperanto, sed ankoraŭ ne bone konas ties historian kaj kulturan fonon: en ĝi oni jam prezentis plej gravajn Esperantajn librojn, gazetojn, originalajn romanojn kaj eldonejojn; kaj en Arkivo oni povas konatiĝi kun la historio de Esperanto.
La Ondo informas ne nur pri Esperanto. Ekzemple, en ĉiu numero aperas Eŭropa komentario Vide el Bruselo; ofte estas presataj artikoloj pri ĝeneralaj temoj sociaj, politikaj, historiaj kaj kulturaj, ekzemple, en la rubriko Civilizo.
Multaj legantoj ŝatas Mozaikon kun krucenigmoj, sudokoj, konkursoj, kvizoj kaj humuraĵoj.
La Ondode Esperanto regule okazigas literaturan konkurson Liro kaj Internacian Fotokonkurson kaj kunordigas la ĉiujaran proklamon de La Esperantisto de la Jaro.
La Ondo aperas ĉiumonate sur 24 paĝoj (kun pli ampleksa duobla postkongresa kajero), kun multaj fotoj kaj ilustraĵoj. Ĝi estas redaktata en Ruslando kaj presata en Pollando, de kie ĝi estas ekspedata al kvindeko da landoj.
Por la 2012a jaro la baza abontarifo de La Ondo la kvaran sinsekvan jaron restas senŝanĝa – 38 eŭroj. Ĝi estas abonebla por 2012 ĉe landaj perantoj kaj ĉe la libroservo de UEA (kun rabatoj por la orienteŭropaj, ekssovetuniaj kaj triamondaj landoj).
La elektronika versio (pdf) de La Ondo estas abonebla kontraŭ nur 12 eŭroj.
(el La Balta Ondo)
Redaktoro: Niu Xueqin
|