2011-10-09
La 7-an de oktobro inaǔguriĝis la 8-a Taiwan-a Semajno en Wuhan, ĉefurbo de la provinco Hubei, memore al la 100-jara datreveno de la Revolucio en la Jaro 1911. La urbo Wuhan estas loko, kie unue leviĝis standardo de la Revolucio en la Jaro 1911. La ĉi-foja taiwan-a semajno celas profundigi konojn de diversaj rondoj de Taiwan pri Hubei, intensigi interŝanĝojn kaj kunlaborojn inter Hubei kaj Taiwan en ekonomio, komerco kaj kulturo por reciproka kompletigo de avantaĝoj kaj komuna disvolviĝo.
Zheng Lizhong, respondeculo de la organizanto de la aktivado, diris, ke la Revolucio en la Jaro 1911 inaǔguris novan eraon en la disvolva historio de la ĉina nacio. Okaze de la 100-jara datreveno de la Revolucio en la Jaro 1911, samlandanoj de la du bordoj de la Taiwan-a Markolo devas kune penadi por senĉese antaǔenpuŝi sanan disvolviĝon de la rilatoj inter la du bordoj kaj realigi la idealon por granda releviĝo de la ĉina nacio.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin
|