2011-10-09
La 5-an de oktobro fermiĝis la 10-a Tianjin-a Internacia Aǔto-ekspozicio. La 6-taga ekspozicio altiris al si 350 mil vizitantojn. Dum la ekspozicio 4 500 aǔtoj estis venditaj kaj la totala sumo de komercado atingis 720 milionojn da juanoj. Krome oni subskribis kontraktojn por aĉeto de 10 150 aǔtoj en valoro de 2.5 miliardoj da juanoj.
En la ekspozicio partoprenis pli ol 60 ĉinaj kaj alilandaj aǔto-entreprenoj kaj estis eksponitaj pli ol 600 aǔtoj en 90 markoj.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin
|