2011-10-09 de FRANÇOIS LO JACOMO (Francio )
 Bonveniga aperitivo en Greziljono |
|
 Go-kurso en Greziljono |
|
 Unu el grupaj fotoj en Greziljono |
Preskaŭ tricent esperantistoj vizitis la Esperanto-kulturan domon Kastelo Greziljono ĉi-somere. La Esperanto-kultura domo mem organizis kvar staĝo-semajnojn kun meze dudeko da partoprenantoj kaj sep organizantoj, plejparte volontuloj.
Ĉiu semajno havis sian apartan temon: pedagogio inter la 17-a kaj la 23-a de julio (seminario "Esperanto en la oficiala instruado", Esperanto-ekzamenoj...); alternativa semajno, samtempe kiel la Universala Kongreso de Esperanto, kun vegetaraj menuoj, biciklado kaj prelegoj pri Barata alternativa kuracado; turisma semajno inter la 30-a de julio kaj la 6-a de aŭgusto, inkluzive de ses ekskursoj al turisma ĉirkaŭaĵo kaj kurso pri la franca lingvo por alilingvanoj; kaj festa semajno de la 15-a ĝis la 24-a de aŭgusto kun partopreno de tutaj familioj, distraj kaj artaj aktivaĵoj. Tiun ĉi vizitis 20 ĉinoj. Kompreneble okazis krome en ĉiu semajno du aŭ tri diversnivelaj kursoj pri Esperanto, aktivaĵoj (jogo, kanto, danco, teatro, bindado...).
Krom la 150 gastoj de niaj kvar semajnoj, cent personoj partoprenis en la FESTO, kunorganizita de JEFO kaj Vinilkosmo inter la 8-a kaj la 15-a de aŭgusto, kaj pli ol 30 personoj -- en somera universitato de Eŭropo-Demokratio-Esperanto okazinta inter la 2-a kaj la 4-a de septembro.
Sed por financi nian vastan programon pri renovigo de la kastelo, ni devis trovi ankaŭ neesperantistajn gastojn. Tial ni luigis la kastelon inter la 4-a kaj la 17-a de julio al somerferiado kun arta programo por dudeko da knabinoj, kaj inter la 25-a de aŭgusto kaj la 1-a de septembro al matematika asocio Animath, kiu devis elekti kvardekon el pli ol 150 kandidatoj por trejnado al la Internacia Olimpiado pri Matematiko.
Tiu ĉi somero kuraĝigas nin por la jam komencitaj laboroj: aldono de hejtiloj en ĉambroj, duŝoj, renovigo de la arboj, ktp. Eble baldaŭ nova ŝtuparo por la ĉambroj de la dua etaĝo?
(el La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2011/09/grez204/)
Redaktoro: Li Jianhua
|