2011-10-10
 Bronza ĉevalĉaro el maǔzoleo de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio en la Ĉina Pavilono |
Vespere de la 9-a de oktobro fermiĝis la Ĉina Pavilono de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio post tri-monata refoja malfermo al la publiko. Dum la 7-taga feriado okaze de la Nacia Festo de la lando, la Ĉina Pavilono akceptis vizitantojn je 350 mil homfojoj. En la 3-a de oktobro estis kreita la plej alta rekordo de 60 mil vizitantoj de post la refoja malfermo de la pavilono.
Laǔ konigo, la Ĉina Pavilono estos reformata kaj daǔrigos sian kulturan enhavon per la nova aspekto.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin
|