2011-10-10
 Artistoj en verkado |
La 8-an de oktobro 100 ĉinaj artistoj el Taiwan, Hongkong, Makao kaj la ĉeftero de Ĉinio kaj aliaj landoj kolektiĝis en la Belarta Muzeo de Ĉinio en Pekino por viziti la ekspozicion de belartaĵoj memore al la 100-jara datreveno de la Revolucio en la Jaro 1911. Verkojn kreis ĉeloke taiwan-aj pentristoj Liu Guosong, Luo Qing, Liu Changhan kaj Li Qimao, makao-aj pentristoj Sun Jiangtao, Liu Fuye, Lin Dongmei, hongkong-aj pentristoj Situ Naizhong kaj Lin Hukui, kaj ĉefteraj pentristoj kaj kaligrafoj.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin
|