2011-10-10
La 30-a de septembro 2011 estis la datreveno de la Konga Esperanta Virina Asocio nome KEVA. Memore al tio, KEVA aranĝis ekskurson ĉe la MA VALLEE-lago, kiu situas je 40 km for de la urbocentro Kinshasa. Ĝi okazis en la 1-a de oktobro 2011. Oni estis kelkaj gelernantoj, kiuj favore respondis. Ili veturis por iro kaj por reiro, kaj marŝis piede. Belega estis la pejzaĝo kun trankvila akvo.
La partoprenantoj estis tre ĝojaj, ĉar estis por ili la unua fojo viziti arbaron. Tie la instruistino montris Esperante ĉe ili, kio estas arbaro, lago, fiŝo, ktp. Poste, oni sidis en ajn loko por manĝi kaj trinki. Survoje ili portis la paperojn skribitajn "Esperanto-KEVA aŭ vivu Esperanto", kiujn ili metis sur la kapoj; kaj homoj scivoleme demandis, kio estas Esperanto. Tio estis granda mesaĝo por la popolo. Bedaŭrinde, mankis al ili la Esperanta flago.
Do, la etoso, kiun ofertas Esperanto, estis tre grava, precipe konatiĝi inter ili, havi bonajn rilatojn, forgesi iomete la streĉojn, ktp. La fotoj temas pri tiu ĉi ekskurso. Ĉio tio devas danki al nia kara lingvo "ESPERANTO". Do, Vivu Esperanto kaj Vivu KEVA!
(Nelly MASEMI )
(Kontribuo de Henri Masson el Francio)
Redaktoro: Wang Lihua
|