2011-10-11 de SUN YUTING
 Yang Jiechi, ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj |
La 24an de septembro en Nov-Jorko, ĉeestante al la ministra kunveno en la ĉefstabejo de UN pri malsatego en la Korno de Afriko, Yang Jiechi, ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj, malkaŝis, ke en pli ol duonmonato la ĉina registaro du fojojn donacis grenon kaj pretan ĉekon al Afriko je la sumo de 443.2 milionoj da juanoj. Tio estas la plej grandsuma grenohelpo de la ĉina registaro al aliaj landoj de post la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, kaj plastika ilustraĵo de la amikeco inter Ĉinio kaj Afriko.
Ĉinio ĉiam sin dediĉas por helpi afrikajn landojn en fortigo de nutraĵa sekureco. Delonge Ĉinio kaj Afriko disvolvas diversajn kunlaborojn en agrikulturo. Ĉinio faras kunlaborojn kun Afriko ankaŭ en infrastruktura konstruado, interŝanĝo kaj cedo de teknikoj kaj trejnado de homaj resursoj per dulateraj kanaloj aŭ en la kadro de UN.
(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)
|